Pado al Paradizo. Clarence Bicknell kaj la Valo de la Mirindaĵoj.   

Christopher Chippindale

Softback, 80 pages160x220mm, ISBN 978 88 96582 220. Published in 2018 by the Itala Esperanto-Federacio for the Musée des Merveilles, Tende. Translation into Esperanto of A High Way to Heaven. Clarence Bicknell and the “Vallee des Merveilles” by Christopher Chippindale, published by the Musée des Merveilles in Tende in 1998.

Unue eldonita en la angla, franca kaj itala en 1998 por la Musée des Merveilles, Tende, Francio. Traduko en Esperanto: kopirajto Humphrey Tonkin, 2018.

£10

Select your shipment option with the drop-down

 

CLARENCE BICKNELL (1842-1918) estis la plej juna filo de Elhanan Bicknell, komercisto kaj patrono de pentristoj. Post studado en la Kembriĝa Universitato, li fariĝis pastro kaj ekloĝis en Bordighera kiel kapelano de la angla preĝejo. Li tie kreis la Muzeon Bicknell kaj fariĝis energiplena naturisto kaj botanikisto de la regiono. Li pentris pli ol 3000 registrajn akvarelojn de la plantoj de Ligurio kaj kreis aliajn naturismajn kolektojn.

Vizitante la altajn montojn serĉante iliajn rarajn plantojn, li fasciniĝis ankaŭ de la rokaj gravuraĵoj de Monte Bego. En 1897 li komencis sisteman studadon de la valoj Bego, serĉante, registrante kaj kopiante la figurojn. Lia laboro super du surfacoj, kiujn li nomis “La Via Sacra” (la sankta vojo) kaj “Le Scale del Paradizo” (la ŝtuparo al paradizo), ekzemplas liajn studojn kiel kolektanto de surkampaj faktoj kaj ankaŭ kiel akuta analizanto de iliaj naturo kaj signifo. Lia laboro ludis ŝlosilan rolon en kreado de la moderna scienca studado de tiuj antikvaj figuroj.

En 1905 li konstruis al si someran domon, Casa Fontanalba, proksiman al la regiono de la gravuraĵoj, ornamante ĝiajn murojn per brilaj pentritaj bildoj kaj dekoraciaj desegnoj laŭ la plantoj kaj rokaj gravuraĵoj kiujn li tiel bone konis. Tiuj ornamaĵoj, kaj la akvareloj kiujn li pentris en pluraj albumoj, sekvas la tipan spiriton de la dekoraciaj artoj de tiu periodo. Ankaŭ ĉe Casa Fontanalba troviĝas pentritaj tekstoj en Esperanto, la artefarita internacia lingvo kreita en spirito de amikeco inter la popoloj, de kiu Bicknell estis energia apoganto. Lia atentemo pri la sekureco, registrado kaj studado de la rokaj gravuraĵoj de la Monto Bego estas daŭrigata per modernaj konservado kaj esplorado, jarcenton post lia laboro.

Members of the Clarence Bicknell Association benefit from a 10% discount on the standard price above. Please email info@clarencebicknell.com to tell us how many you want, where you want them shipped and how you would like to pay. You may take out membership now and benefit from this price immediately… click on https://www.clarencebicknell.com/eo/association/membership