La Gastolibro de Clarence Bicknell en Esperanto

Eldonita en julio 2022 kaj nun havebla, tutmonde, de Amazon, aŭ en certaj librovendejoj kaj ankaŭ de www.clarencebicknell.com/shop se vi loĝas en Britio.

The Book of Guests in Esperanto estas majstroverko de sindediĉo kaj talento de la stilo arts-and-crafts en akvareloj de talenta kaj distra multesciulo de la malfrua 19-a jarcento.

Clarence Bicknell (1842-1918) konstruis sian someran domon, Casa Fontanalba, en la italaj apudmaraj alpoj en 1906, kaj jaron post jaro li kreis mane faritajn velene kovritajn albumojn kiuj montris la sovaĝajn florojn de la regiono. La Gastolibro estis rimedo kie li povis kombini siajn artajn talentojn kun iom da humuro, samtempe antaŭenigante la universalan lingvon Esperanto.

En la libro, kreita inter la jaro 1906 kaj lia morto en 1918, li skribis ĉe maldekstra paĝo priskribojn en Esperanto de geamikoj, familianoj kaj aliaj kiuj tranoktis en la domo, kaj ĉe la dekstra paĝo li pentris akvarelojn de floroj, enkadrigitajn per motivoj arts-and-crafts en parigaj koloroj. La priskribitoj variis ekde eminentaj botanikistoj kaj arkeologoj ĝis  … tri hundoj: Leo, Capi, kaj la multe amata hundo de Clarence, Mahdi. La paĝo por Emile Cartailhac montras kiel Clarence estis fiera, ke la konata franca prahistoriisto vizitis la rokajn gravuraĵojn de Val Fontanalba:  la inicialoj ‘E.C.’ estas iluminitaj de motivoj el la rokarto inkluzive plugilon kaj bovojn.

Clarence skribis jene pri Casa Fontanalba en 1916: “La muroj estas pentritaj per laburno kaj leontodo kaj troviĝas profunda dekoraĵo kun la komencliteroj de ĉiuj individuoj kiuj dormis en la domo. Temas pri ĉirkaŭ 110 ĝis la nuna punkto. Mallonga biografio kun ĉi tiuj komencliteroj estas skribita en Esperanto en libro por la informo de la posteularo.”

Susie Bicknell pritaksis la libron en sia artikolo pri la arto de Clarence ĉe: https://clarencebicknell.com/wp-content/uploads/clarence_bicknell_his_art_susie_bicknell.pdf.

Ankaŭ Nicolas Bell, de la Biblioteko Wren de Kolegio Trinity, Kembriĝo College, Cambridge, laŭdis la libron kiam ĝi estis ekspoziciita tie en 2018: https://trinitycollegelibrarycambridge.wordpress.com/2018/06/07/a-botanical-watercolourist-at-trinity-clarence-bicknell/

La originalo troviĝas en la kolekto de la familio Bicknell. Ĝi estas nun unuafoje videbla en plenkolora samdimensia reprodukto, eldonita la 1-an de julio 2022 kaj havebla tutmonde de Amazon kaj en specialistaj librovendejoj. La libro grandas 12.7 x 2.39 x 20.32 centimetre (8×5 coloj), havas 204 paĝojn kaj enhavas tradukojn de la Esperanto-tekstoj en la angla, franca kaj itala lingvoj, kune kun enkonduko al la libro en ĉiuj kvar lingvoj kaj indekso de nomoj. Ĝi estas aĉetebla ankaŭ de la Fondaĵo Clarence Bicknell: info@clarencebicknell.com.

Casa Fontanalba Visitors’ Book, albumo en pli larĝa formato en kiu vizitantoj subskribis vidalvide al akvarelo montranta montan floron, haveblas en presita formo jam de 2017 (nur pere de www.clarencebicknell.com/shop).

Dankon al Humphrey Tonkin pro la traduko de ĉi tiu teksto

2 thoughts on “La Gastolibro de Clarence Bicknell en Esperanto”

  1. Pingback: mi denove parolas pri esperanta pioniro Clarence Bicknell… – Pioniroj de Esperanto

  2. Pingback: La Gastolibro de Clarence Bicknell en Esperanto | ESF Connected

Comments are closed.